Nia Agado

La komenco ĉe KKPS

La partoprenantoj de la projekto unuafoje kunsidis ĉe Klaĉ-Kunveno Post-Somera en Lunteren, Nederlando, la 28an de Oktobro ĝis la 30an 2017. Tie ni traktis ĉefe administrajn aferojn kaj skizis planon por la cetero de la projekto. Ĉar ni volas substreki socian inkluzivecon, ni kreis sekurspacan regularon por niaj kunsidoj, bazita sur ĉi tiu rimedo de la blogo Egalecen.

Krome, por florigi tiajn sintenojn inter la partoprenantaro, la 29an Paulína Kožuchová kaj Ariel Bonkorpa (reprezentante SKEJn kaj Kosmon respektive, kaj kune la blogon Egalecen) faris trejnadon pri alirebleco, la ecoj de evento aŭ kongreso, kiuj ebligas aŭ malhelpas la partoprenon de diversaj homoj laŭ fizika/mensa sano, kulturaj diferencoj ktp.

La 30an Ariel Bonkorpa faris trejnadon nomitan ‘Missupozoj pri Sekso’, kun celo pliprofundigi la sciojn de la partoprenanto rilate al biologia sekso kaj la traktado de transgenraj homoj en socio. Ĉi tiu trejnado estis sonregistrita, kaj ni metos afiŝon ĉi tie, por ke ankaŭ vi povu aŭskulti.

Silvestra kunsido ĉe JES

Ĉe Junulara E-Semajno en Szczecin, Pollando, la 26an de Decembro ĝis la 2an de Januaro 2017, pluraj partoprenantoj de la projekto kunvenis por denove kunsidi pri la projekto. Ripetita estis la trejnado pri alirebleco, ĉifoje publike, kaj pli ol dek homoj venis por kune lerni kaj pripensi kiel oni povus plibonigi la kondiĉojn ĉe tiu evento.



Trejnadoj dum IJF en Italio

Dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Marina di Ascea (Italio), okazis la trejnadoj pri egaleco. Por legi pli pri la trejnadoj kaj vidi fotojn, legu la detalan raporton de Juan Diego Díaz Bautista.

Trejnadoj dum IJK en Hispanio

Dum la Internacia Junulara Festivalo IJK 2018 en Badajoz (Hispanio) okazis la dua parto de la trejnado de la projekto. Legu la detalan raporton.

Renkontiĝo dum KAEST en Slovakio

Renkontiĝo de la projekto FEJ okazis ankaŭ dum KAEST – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Modra-Harmónia, Slovakio. 

Fina renkontiĝo dum JES en Germanio

La fina renkontiĝo de la projekto FEJ okazis dum la Junulara E-Semajno (JES) en Storkow, Germanio. Legu detalan raporton.