Pri la Projekto

Florigu Egalecon inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth) estas Erasmus+ Projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egalecoalirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo. Vi povas legi priskribon de la projekto en la angla ĉe la retejo de la EU.

La projekto komenciĝis en malfrua 2017 ĉe Klaĉ-Kunveno Post-Somera en Nederlando, kaj finiĝos ĉe la 2018-a Junulara E-Semajno en Germanio. La projekto kulminos per trejnado ĉe Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio en 2018.

La kunordiganto estas Germana Esperanto Junularo, kaj la partneraj organizoj estas Bunta Esperanto-Asocio, Itala Esperantista Junularo, Slovakia Esperanto Junularo, Hispana Esperanta Junulara Societo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj Kosmo. Krome, kvankam ĝi ne estas leĝe registrita organizo, pluraj membroj de la blogo Egalecen partoprenas al la projekto, reprezentante diverse la supre menciitajn organizojn.

Por ekscii, kion ni faras kadre de la projekto, kaj por vidi belajn fotojn, iru al Nia Agado.