Partneroj


La projektkunordiganto, la Germana Esperanto Junularo (GEJ) estas la branĉo de la GEA por junuloj. Fondita en 1951 nuntempe anas la GEJ ĉirkaŭ 130 homoj. La GEJ celas la interkomunikadon de la popoloj kaj speciale fokusas tion per internacia junularkunlaborado. Esperanto helpas fari tion, dum la laboro kun aliaj landoj. Samtempe GEJ ankaŭ zorgas pri la agado en siaj federacŝtataj organizoj. La taskoj de GEJ principe konsistas el publikinformado, organizi esperantoinstruado, renkontiĝoj kaj klerigadoj kaj internacia kunlaboro.


Bunta Esperanto Asocio – BEA estas kultura asocio kiu naskiĝis en la jaro 2015 kaj unu el siaj kialoj estas disvastigi la esperantan lingvon kaj kulturon. Eĉ refuzinte loka konotacio, sia jura sidejo estas en Bologna, Italio, kie ĝis nun oni kunlaboris kun aliaj asocioj. Inter ili Arcigay, DopoLavoroFerroviario kaj TEJO – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La asocio celas subteni renkontiĝojn inter esperantemuloj, oferti eblecojn de interŝanĝo, valorigi la jam ekzistantajn lokajn asociojn kaj helpi la personan kaj profesian kreskadon de siaj aliĝitaj membroj.

La Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas junulara kultura asocio kiu celas disvastigi Esperanto-scion ĉe italiaj junuloj, kaj doni al siaj anoj okazojn por kultura kresko. IEJ estas la junulara sekcio de Itala Esperanto-Federacio. El internacia vidpunkto, IEJ estas italia landa asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu same kiel Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn rilatojn kun UNESKO.

SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo estas civitana asocio de junuloj kaj por junuloj. Ĝi ekestis 13-an de augusto 2003. Ĝia celo estas subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado; informi junajn homojn en Slovakio pri Esperanto; iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun utiligo de la lingvo Esperanto; organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitaj al Esperanto; kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SKEJ.

HEJS (Hispana Esperanta Junulara Societo – JEE – Juventud Española de Esperanto) estas la junulara branĉo de HEF (Hispana Esperanto-Federacio). La celo de HEJS estas disvastigi Esperanton, faciligi ĝian uzon kaj esti punkto de kontakto kun Esperanto kaj la junaj Esperanto-parolantoj, kiuj loĝas en Hispanio. HEJS deziras helpi krei pli justan, neŭtralan, facilan kaj senpagan internacian komunikadon.

Kosmo Strategio estas internacia firmao specialiĝinta pri projekt-mastrumado, strategia planado, edukado kaj teknologi-transdonado. Ĝi laboras en Edinburgo (Skotlando), Londono (Anglio), Munkeno (Germanio) kaj Bjalistoko (Pollando) kaj povas provizitre bonkvalitan subtenon por viaj agadoj.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en ĉirkaŭ 40 landoj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĉefa sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko de la mondo. Al aliaj eventoj organizataj de TEJO apartenas seminarioj kaj trejnadoj dediĉitaj al diversaj temoj. TEJO eldonas socikulturan revuon Kontakto kaj retan informbultenon TEJO Aktuale. Al la plej konataj projektoj de TEJO apartenas Pasporta Servo – socia reto kuniganta homojn, kiuj proponas senpagan gastigon en siaj hejmoj kaj tiujn kiuj ŝatus uzi tiun eblecon. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn kaj specife ilian lingvan flankon kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj.