Fina renkontiĝo de la projekto dum JES en Germanio

De la 28-a de Decembro 2018 ĝis la 4-a de Januaro 2019 okazis en Storkow (Germanio) la Junulara Esperanto Semajno (JES), kiu gastigis la finan kunsidon de la projekto FEJ. Ĉi tiu granda internacia evento (ĉirkaŭ 250 partoprenantoj el 30 landoj) donis la okazon por prezenti al pli granda publiko kelkajn rezultojn de la projekto, kaj praktiki tion, kion ni lernis dume.

Tre nova produkto estis la flugfolio “Konsiloj pri Atentema Kunestado”, kiu estis finfarita en la lastaj monatoj surbaze de la ideoj kaj sugestoj kolektitaj dum la antaŭaj du kunsidoj (en Aprilo kaj Novembro). La flugfolioj alloge prezentas sugestojn pri kiel igi (Esperanto) eventojn pli sekuraj kaj pli inkluzivaj, sen ĝenado kaj agresemo. La retrokuplo ricevita de la partoprenantoj de JES estis tre pozitiva: homoj komplimentis la ideon kaj la grafikan aspekton, kaj iuj jam petis povi uzi ilin dum la eventoj, kiujn ili estas organizantaj. La flugfoliojn kaj aliajn materialojn vi povas libere elŝuti ĉe la paĝo Ilaro.

Alia ĉefa rezulto de la projekto, la Esperanta versio de la rolludo “C’est la vie (Tiel la viv’): la ludo de socia vivo”, estis prezentita la trian fojon de Charlotte S. L. kaj Sasha K., kiu komencis kun enkonduka lekcio, poste gvidis la ludon kun grupo kaj aldone donis la necesan spacon por taksa postkunsido.

Aliaj programoj gvidataj de projektpartoprenantoj okazis dum la semajno. Manuela R. prezentis lekcion sur “Ĉiutaga konsento”, kiu fariĝis ankaŭ spaco por vigla diskuto. Sasha K. gvidis diskutrondon pri la etiko en flirtado. Ambaŭ eventojn ĉeestis granda grupo de partoprenantoj, kio ankaŭ donis okazo alporti videblecon al la projekto.
Fine, sed ne malpli grave, la delegitoj de la partneraj organizoj havis plenposttagmezan kunsidon, por diskuti kaj taksi la tutan projekton kaj ĝiajn rezultojn, kaj pripensi eblajn estontecajn agadojn laŭ la bezonoj de niaj organizoj kaj de nia komunumo.

La partoprenantoj honeste donis ilian retrokuplon pri sia sperto en la projekto, de la administra al la enhava flanko kaj al tiu de la kvalito de la partnereco. Kvankam ĉiam estas io, kio povus esti plibonigita, ĉiuj estis ĝenerale kontentaj, kaj volemaj plu labori pri la temo post la fino de la projekto. Ni estis ĉiuj feliĉaj kaj fieraj ke ni povas vidi jam iujn bonajn rezultojn kaj okazantajn ŝanĝojn, kaj ni pensas ĉi tio portos al ni plian entuziasmon pri estontecaj agadoj.

Trejnadoj pri egaleco dum IJK en Badajoz

Inter la 4-a kaj 11-a de aŭgusto okazis dum IJK 2018 en Badajoz (Hispanio) la dua parto de la trejnado Florigu Egalecon inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth), la Erasmus+ Projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco kaj alirebleco por junuloj en Esperantujo.

La trejnistaro konsistis el Stela Besenyei-MergerSaŝa KovyazinaAlla KudrjašovaJérémie Sabiyumva kaj Querino Neto.

La trejnado kovris diversajn temojn. Oni komencis per ero pri Pluraneco, por kiu oni kreis difinojn kaj ludis konsciigan ludon, kiu montris kiel diversaj subpremoj kaj privilegioj kuniĝas kaj efikas la homojn.
Okazis ankaŭ eroj pri Neperforta Komunikado kaj Defioj Tutmondaj.

Dum la ero pri La Egalrajta Organizo, oni lernis kiel la diversaj partneraj organizoj traktas genran egalecon, de la membroj ĝis la estraro, de la statuto al kiel oni elektas partoprenantojn por projektoj.
Estis ankaŭ eroj pri alirebleco dum eventoj kaj genra perforto.

La trejnistoj

Ni ĝojas prezenti al vi la trejnistojn kiuj kondukos la trejnadon pri egaleco dum la #IJK2018 – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ).

Stela Besenyei-Merger

Mi estas sociologo, kiu okupiĝas multe pri feminismo, denaskaj Esperanto-parolantoj kaj partoprenantoj. Aktivulo rilate al organizado de Esperantaj renkontiĝoj en la pasintaj 20 jaroj, mi faras podkaston pri la temo en La Bona Renkontiĝo (laboren.org). Min aparte interesas bona teamlaboro, kiel instigi homojn kunlabori kaj ĉefe, ke kiel tio eblas kiel volontulo.

Saŝa Kovyazina

Mi estas delonge TEJO-aktivulo, nuntempe ano de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kie mi reprezentas TEJOn ĉe diversaj internaciaj organizoj. Mi trejniĝis kiel trejnisto en la ETEY-projekto, kaj de tiam gvidas trejnadojn ĉe esperantaj eventoj. Nuntempe mi loĝas en Britio.

Alla Kudrjašova

Mi loĝas en Italio, kie laboras por Bolonja Universitato kaj okupiĝas pri intelektaj propraĵoj. E-aktivulo en la jaroj 2000-2011 ĉe loka, nacia kaj internacia nivelo, kaj ekde la jaro 2017 kunlaboras pri FEY projekto enkadre de Erasmus+. Partoprenis kaj poste kungvidis memzorgan trionjaran kurson pri virina sano kaj seks(em)eco “SessFem” kaj anas movadon “No una de menos”, kiu strebas kontraŭstari perforton kontraŭ virinoj. Kunlaboras pri la blogo “Egalecen”, kiu interalie celas igi E-movadon pli alireblan kaj atenteman.

Jérémie Sabiyumva

Mi faris publikan sanon en la universitato kaj nun laboras kiel mastrumanto de sistemo de saninformo en suda parto de Burundo. Mi ĉiam strebas je egala partopreno de viroj kaj virinoj en diversaj vivkampoj. En multaj afrikaj landoj, pro kutimoj, virinoj ne havas samajn ŝancojn frekventi lerneojn kaj eĉ havi heredaĵojn de siaj gepatroj, kaj nun ni klopodas komprenigi virojn ke ili nenion faris por naski vire, do ni ĉiuj estas samaj. Mi ankaŭ interesiĝas pri justa komunikado.

Querino Neto

Mi bakalaŭriĝas pri Juro kaj nuntempe fakiĝas pri homaj rajtoj, latinamerikaj ekonomioj kaj konstitucioj. Mi respondecas pri sesioj rilataj al pluraneco, neperforta komunikado inter homoj, egalrajtaj organizaj modeloj kaj defioj tutmondaj rilate al la genra egaleco. Mi laboras en publika defendejo, en sekcio pri divorco Esti viro tutcerte malebligas al mi suferi proprahaŭte genran diskriminacion, sed la advokateco montras al mi la ĉiutagajn kaj ĉiumanierajn perfortojn tra kiuj pasas la virinoj, precipe en Latinameriko.

Partoprenu trejnadon pri egaleco dum IJK en Badajoz

Dum la #IJK2018 – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, okcidenta Hispanio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri egaleco.

En Esperantujo, same kiel en la socio, homoj spertas malegalecon surbaze de siaj diversaj ecoj kaj identecoj. La celo de ĉi tiu trejnado estos malfermi la temon, detale pridiskuti ĝin, kaj edukiĝi por ekhavi spertojn kaj strategiojn per kiuj ni povas labori por elradikigi la ekzistantajn malegalecojn. Ĉi tiu trejnado fokusiĝos pri genra (mal)egaleco, sed traktos ĝin kiel nedisigeble interligita kun aliaj faktoroj, kaj en diversaj kuntekstoj.

Konkretaj temoj pri kiuj vi lernos dum la trejnado estas: genra egaleco, kontraŭ diskriminacio, handikapuloj en nia movado, neperforta/egala komunikado, stereotipoj, egalrajtaj organizoj, antaŭjuĝoj pri genro kaj sekso, pluraneco, labormalegaleco.  (la listo de temoj estas provizora kaj kelkaj eroj povas ŝanĝiĝi)

Provizora horaro de la trejnado:

 

Kun tiu temposkemo vi havos sufiĉe da tempo por ĝui la IJK-programon kaj partopreni ekskursojn.

Kiun ni serĉas

Ni serĉas partoprenantojn, kiuj estos diligentaj kaj laboremaj pri siaj roloj. Fine de la trejnado vi ricevos diplomon, kaj ni esperas, ke vi ekagos jam dum via venonta Esperanto-aranĝo.

Kondiĉoj

Post partopreno al la plena trejnado vi ricevos repagon de IJK-kotizo (tranoktado en plurlita ĉambro, ĉiuj manĝoj, sen ekskursoj) kaj vojaĝkostojn.

Via devas loĝi en kaj vojaĝi el Britio, Germanio, Slovakio, Italio, Hispanio aŭ Nederlando.

Kandidatiĝu ĝis la 28-a de junio 2018 ĉi tie: https://goo.gl/forms/NEh90S80WKvBAqy12

Raporto pri la trejnadoj dum IJF en Italio

RAPORTISTO: Juan Diego DÍAZ BAUTISTA

Ĉi tiu raporto rilatas al la trejnadoj okazitaj dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Marina di Ascea (Italio), kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon Inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth), financita parte de la Eŭropa Unio; projekto kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco, kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo.

La trejnado pri egaleco uzante la metodon “4R” estis kondukita de Charlotte Scherping. Per tiu metodo ni povas analizi organizojn por kompreni kaj taksi ĉu ili fakte estas egalrajta. La trejnado komenciĝis per komuna pensado pri kio estas egaleco kaj genra egaleco, ĝenerale, kaj kiujn rolojn ili havas en Esperantaj renkontiĝoj, specife, vidigis tre interesajn rimarkojn kaj aferojn pri kiuj ni kutime ne zorgas. Tiuj 4R estas de (1) Reprezentado, (2) Rimedoj, (3) Realeco, (4) Realigado kaj montriĝis bona rimedo por esti enkondukata en E-organizoj kun ekzemploj pri kiel ni povas iĝi pli egaleca kaj tiel, pli malfermata kaj respektemaj al ĉiuj. Poste, ni praktikis tiun metodon. Por tio, ni disiĝis en diversaj grupoj kaj uzante la metodon kunpensis pri niaj E-organizoj kaj E-renkontiĝoj (ĉefe kongresoj). Ni konsciis pri bonaj praktikoj sed ankaŭ pri kelkaj mankoj, kaj tiel ni komune pensis kiel solvi ilin, do, kion fari konsiderante ke ni havas limigitan monon. Multaj ideoj kaj proponoj aperis kaj, dum alia sesio, decidis kiel realigi ilin. Dum la alia sesio ni voĉdonis por tiuj projektoj kiujn ni taksis plej interesaj kaj realigeblaj, kaj tiel ni disiĝis denove en diversaj grupoj. Per ĉiu projekto estis almenaŭ unu respondeculo kaj kunlaboranto. Ni voĉdonis por (1) Flirtkurso, (2) Aŭskulta Servo, (3) Egalaj Ekkonludoj, kaj (4) Flugfolioj. Kelkaj el ili estos realigataj dum IJK 2018.

La dua trejnado estis de Severin W. Reich pri transakcia analizo, parto de la humanisma psikologio kiu helpas solvi komunikajn problemojn kaj povigi homojn. Ĉi tiu trejnado enhavis parton pri teoria analizo kaj pri praktika uzo. Per teatraĵoj ni povis sperti diversajn komunikajn rolojn kaj problemojn, kaj kiel ni povis solvi ilin konsciante pri kio okazas kaj el kie venas la miskompreno. Por teamoj de organizoj kaj atento al publiko estas tre interesa analizo kaj povas plibonigi la etoson kaj la agadojn. Dum la kunsidoj pri la FEJ projekto, ni parolis pri organizaj, administraj kaj estontaj agadoj de la projekto. Oni parolis pri trejnmaterialoj, pri distribuo kaj situacio de taskoj, pri la programo por IJK kaj la trejnistoj.

Individue, mi multe lernis dum la IJF aranĝo, kaj specife dum la kunsidoj kaj trejnadoj. Ĉi tiu projekto estis la unua fojo en kiu mi partoprenis en iu eŭropa projekto inter organizoj. Post mia reveno al Andaluzio (Hispanio) mi profitis la “transakcian analizon” trejnadon en miaj klasoj en mezlernejo kaj parolis pri ĝi kaj ĝia utileco per ekzemploj. Alia interesa profito estis pro la ellaborado de la projekto Aŭskulta Servo, kiu naskiĝis danke al la trejnado de Charlotte. Ni malkovris mankon pri atento al partoprenantoj, pri ilia bonfarteco dum renkontiĝoj en kiuj partoprenas homoj el diversaj kulturoj. Antaŭ la trejnado, mi neniam pensis testi organizojn por ke ili iĝu pli egalaj kaj glataj; tiel, mi miras pro tiu manko ĉar mi rimarkis ĝian utilecon kaj temas pri ĝusta celo.

Tiusence, la diskutrondo kun Manuela Ronco pri Atentema Kunestado antaŭenigis tiujn temojn de la aliaj trejnado kaj estis bonega komplemento por fone rigardi la amplekson de egaleco kie oni povis kompreni kortuŝajn travivaĵojn. Tre grava por mi estis la kontakto kaj konatiĝo kun homoj el diversaj partoj de Eŭropo kiuj havas similajn interesojn, zorgojn kaj sintenojn en la Esperanto-movado.

Ni serĉas trejnistojn pri egaleco dum IJK2018

Estu trejnisto pri egaleco dum IJK2018 en Hispanio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj(FEJ)!

La trejnado okazos dum la Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018.

La Temo de la trejnado estas egaleco kaj per tio ni komprenas inter alie: pluraneco, stereotipoj, antaŭjuĝoj, kontraŭ-diskriminacia agado, alirebleco, egalrajtoj. La temo estas vasta kaj trejnistoj havos sufiĉe da libereco por decidi kune kiujn konkrete temojn ili kovros. Vi estas bonvena proponi temojn, kiuj laŭ vi estas gravaj kaj devus troviĝi en la programo. La trejnado daŭros 30 horoj – 6 horoj tage. La Grupo de trejnotoj enhavos 12-16 homoj.

Kiun ni serĉas

Ni bezonas homojn kun dokumentita trejnista eduko. Ni serĉas trejnistojn kun diversaj scioj kaj spertoj pri la temo, kiuj povos krei kune bonan teamon. Ni volas, ke la trejnista teamo konsistu de homoj, kiuj entuziasmas pri la projekto kaj pretas plene engaĝiĝi. En la teamo de trejnistoj estos 3–5 homoj.

Kondiĉoj

Ni kovras vojaĝkostojn, surlokajn kostojn (programkotizo, manĝo, lito en plurlita ĉambro) kaj pagas honorarion (minimume 6 €, maksimume 12 € po horo de surloka laboro)

Viaj taskoj

  • Antaŭpreparadoj: retkunsidoj kun aliaj trejnistoj kaj organizantoj de IJK; preparado surloke;
  • Surloka liverado de trejnado kaj prizorgado de trejnotoj;
  • Posttrejnadaj taskoj: sendi postulatajn dokumentojn, resumi trejnadon kaj sendi retrokuplojn

*Se vi estas komencanta trejnisto, tamen la temo estas interesa por vi, ne hezitu kandidatiĝi.
*Ni favoros homojn, kiuj povas ĉeesti trejnadon ekde komenco ĝis fino.

Kandidatiĝu plenigante la formularon ĝis la 10-a de majo.