Fina renkontiĝo de la projekto dum JES en Germanio

De la 28-a de Decembro 2018 ĝis la 4-a de Januaro 2019 okazis en Storkow (Germanio) la Junulara Esperanto Semajno (JES), kiu gastigis la finan kunsidon de la projekto FEJ. Ĉi tiu granda internacia evento (ĉirkaŭ 250 partoprenantoj el 30 landoj) donis la okazon por prezenti al pli granda publiko kelkajn rezultojn de la projekto, kaj praktiki tion, kion ni lernis dume.

Tre nova produkto estis la flugfolio “Konsiloj pri Atentema Kunestado”, kiu estis finfarita en la lastaj monatoj surbaze de la ideoj kaj sugestoj kolektitaj dum la antaŭaj du kunsidoj (en Aprilo kaj Novembro). La flugfolioj alloge prezentas sugestojn pri kiel igi (Esperanto) eventojn pli sekuraj kaj pli inkluzivaj, sen ĝenado kaj agresemo. La retrokuplo ricevita de la partoprenantoj de JES estis tre pozitiva: homoj komplimentis la ideon kaj la grafikan aspekton, kaj iuj jam petis povi uzi ilin dum la eventoj, kiujn ili estas organizantaj. La flugfoliojn kaj aliajn materialojn vi povas libere elŝuti ĉe la paĝo Ilaro.

Alia ĉefa rezulto de la projekto, la Esperanta versio de la rolludo “C’est la vie (Tiel la viv’): la ludo de socia vivo”, estis prezentita la trian fojon de Charlotte S. L. kaj Sasha K., kiu komencis kun enkonduka lekcio, poste gvidis la ludon kun grupo kaj aldone donis la necesan spacon por taksa postkunsido.

Aliaj programoj gvidataj de projektpartoprenantoj okazis dum la semajno. Manuela R. prezentis lekcion sur “Ĉiutaga konsento”, kiu fariĝis ankaŭ spaco por vigla diskuto. Sasha K. gvidis diskutrondon pri la etiko en flirtado. Ambaŭ eventojn ĉeestis granda grupo de partoprenantoj, kio ankaŭ donis okazo alporti videblecon al la projekto.
Fine, sed ne malpli grave, la delegitoj de la partneraj organizoj havis plenposttagmezan kunsidon, por diskuti kaj taksi la tutan projekton kaj ĝiajn rezultojn, kaj pripensi eblajn estontecajn agadojn laŭ la bezonoj de niaj organizoj kaj de nia komunumo.

La partoprenantoj honeste donis ilian retrokuplon pri sia sperto en la projekto, de la administra al la enhava flanko kaj al tiu de la kvalito de la partnereco. Kvankam ĉiam estas io, kio povus esti plibonigita, ĉiuj estis ĝenerale kontentaj, kaj volemaj plu labori pri la temo post la fino de la projekto. Ni estis ĉiuj feliĉaj kaj fieraj ke ni povas vidi jam iujn bonajn rezultojn kaj okazantajn ŝanĝojn, kaj ni pensas ĉi tio portos al ni plian entuziasmon pri estontecaj agadoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *